Saturday, April 21, 2007

Ekskurso al Daŝt-e-Haviĝ

Ni en Daŝt-e-Haviĝ

Monday, April 16, 2007

Esperanta Naskiĝtago

Hieraŭ estis mia naskiĝtago. Ĉi tie vi vidas la kukon miaj geamikoj en IREJO havigis. Mi havis mian unuan Esperantan naskiĝtagon.

Feliĉan Esperantan naskiĝtagon al mi!

Saturday, March 24, 2007

Mi Neniam Timas kun Vi

[ĉi tiu estas la daŭrigo de tradukado de "Ni Du Uloj" (Angle "Us Two"). La unua parto estas tie.]

"Ni serĉu drakojn," mi diris al Pu.
"Jes, ni serĉu," al mi diris Pu.
Ni krucis riveron, kaj ni trovis iujn.
"Jes, tiuj estas drakoj vere," diris Pu.
"Kiam mi vidis iliaj bekoj, tion mi eksciis tuj."
"Tio ili estas," diris Pu, li mem.
"Tio ili estas," diris Pu.

"Ni timigu la drakojn," mi diris al Pu.
"Korekte," al mi diris Pu.
"Mi ne timas," mi diris al Pu.
Lian piedon mi tenis, kaj tiam mi ekkriis "shu!"
"Ho, stultaj drakoj!" kaj ili forflugis tuj.

"Mi ne timis," diris Pu, li mem.
"Mi neniam timas kun vi."

Do, ĉie mi estas, tie estas Pu.
Ĉiam ni estas, estas mi kaj Pu.
"Kion mi farus," mi demandis al Pu, "se vi ne estus."
kaj respondis Pu, "korekte vi diras."
"Ne fartas plezure unu, sed du"
"povas plezuri kune," diris Pu.
"Tiel ĝi estas, ja," diris Pu.

Wednesday, March 21, 2007

Feliĉan Novjaron

Estas Irana novjaro, Noruz. Ni irananoj ofte diras Noruze:

Via ĉiu tago estu Noruz, kaj
Via ĉiu Noruz estu Feliĉa!

Monday, March 19, 2007

Soleca Lundo

Ĉiu Lundo ni havas kunvenon en IREJO, sed nun estas la festotagoj kaj ni ne havos la kunvenoj dum tri semajnoj. Mi suferas mankon de niaj kunvenoj, niaj "sesioj" en "Sesi", kaj miaj geamikoj.

Wednesday, March 14, 2007

Ĉie Mi Estas

Ĉu vi scias Winnie-la-Pu? Li estas (fikcia) urso en libroj de A. A. Milne. Walt Disney ankaŭ kreis kelkajn animajn filmojn pri li. Mi tradukis parteto de poemo pri Pu nomita "Ni Du Uloj" (Angle "Us Two"). Vi povas legi la originalan poemon tie. Jen mia traduko.

Ĉie mi estas, tie estas Pu.
Ĉiam ni estas, estas mi kaj Pu.
Ĉio mi faras, li fari volas.
"Kie vi iras hodiaŭ?" Pu diras,
"Strangas ke ankaŭ mi tie iri volas."
"Ni iru kune," diras Pu li mem,
"Ni iru kune," diras Pu.

"Kiom estas dufojoj de dekunu?" mi demandis al Pu.
("Dufojoj de kio?" al mi demandis Pu.)
"Mi pensas ĝi estas dudek du."
"Samon mi pensas ankaŭ," diris Pu.
"Tiu ne estis facila sum'."
"Sed tiel ĝi estas," diris Pu li mem,
"tiel ĝi estas." diris Pu.

Tuesday, March 13, 2007

Mia Unua Klopodo

Mi konas Esperanton dum multaj jaroj, kaj mi komencis lerni ĝin proksimume antaŭ du jaroj. Tamen, estante okupata, mi ne lernis Esperanton akceptinde. Hodiaŭ, fine mi decidis skribi blogon en Esperanto por pliigi mian Esperantan sciadon.

Pardonu miajn erarojn (aŭ plibone, diru al mi la erarojn bonvole). Mi estas komencanto!